Virgulino de Guadalupe (Hispanio)

Tiu artikolo temas pri Virgulino de Guadalupe en Hispanio; pri samnoma virgulino en Meksiko vidu artikolon Nia Damo de Gvadalupo.

Bildo de la Virgulino de Guadalupe
Sanktejo de la Virgulino de Guadalupe
Ceramiko de Talavera

La Virgulino de Guadalupe estas adoraĵo maria kies sanktejo estas situanta en la vilaĝo Guadalupe (Cáceres), Hispanio. Estas la Patronino de la regiono Ekstremaduro ekde 1907, kaj tiele ĝi estas unu de la sep patroninoj de Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio. Ĝia festo celebratas la 6an de septembro (konsultebla ĉe la "Liturgia Kalendaro" de la Conferencia Episcopal Española nome hispana episkoparo), kaj ne la 8an kiel oni kredas kaj oni skribas ofte. La 8an, festo de la "Nasko de la Virgulino Maria", celebratas ankaŭ la Tago de Ekstremaduro: kaj tiele oni elekts la 8an kaj ne la 6an, precize por separi la religian feston de la Patronino de Ekstremaduro, disde la civila celebro de la de la Tago de la Aŭtonomio.

Krome, kun la Virgulino de la Pilar, estas ankaŭ Patronino de ĉiuj teroj de hispana lingvo -Patronino de la Hispanidad-, kun la titolo de "Reina de las Españas" (reĝino de la Hispanioj), atribuita de la reĝo Alfonso la 13a en 1928, inter aliaj tialoj, ĉar, en malfacilaĵoj, la malkovrintoj kaj konkerintoj de la Nova Mondo laŭdire ofte fidis sin al la Virgulino de Guadalupe, kaj krome oni konstruigis templojn dediĉitajn al tiu maria adoraĵo kaj samnome nomigis insulon (Kristoforo Kolumbo) kaj fondis multajn setlejojn laŭ la nomo "Guadalupe".


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search